Livre relié, 275 pages

Langue : Esperanto

Publié 16 décembre 2021 par Bjalistoka Esperanto-Societo.

ISBN :
978-83-962222-0-6
ISBN copié !
Goodreads:
59004370

Voir sur Inventaire

4 étoiles (5 critiques)

Solaris estas la plej fama pola sciencfikcia romano de Stainsław Lem (1921-2006), unuafoje eldonita en 1961, tradukita en pli ol 40 lingvojn. La libro prezentas originalan eksterterulon – la titolan planedon kovras ŝajne inteligenta, kreopova oceano – kaj la penadojn kontakti ĝin; la romano estas ankaŭ satiro pri la scienco vane provanta kompreni la universon, pesimisma vizio pri la homaj soleco kaj malforteco, fine rakonto pri pasema, fatala amo. Ĉi tiu eldono de la mondkonata klasikaĵo estis farita kaj publikigita kadre de la eventoj okazantaj en la Jaro de Stanisław Lem.

5 éditions

a publié une critique de Solaris par Stanisław Lem

Review of 'Solaris' on 'Goodreads'

3 étoiles

Mi neniam aŭdis pri Lem aŭ Solaris antaŭ ol mi legis pri la esperanta traduko en Libera Folio. Ĉar mi kutime ŝatas sciencfikcion kaj estas bone vidi belaspektajn librojn en esperanto, mi senhezite mendis ĝin.

Kiel multaj sciencfikciaĵoj, la rakonto estas pli filozofa ol scienca. Ĝi celas pensigi nin pri ni mem kiel homoj, kion ĝi tre sukcese faras. Ŝajnas al mi ke la romano estas pli kiel portreto de tiu mondo ol rakonto, ĉar la intrigo ne multe evoluas kaj anstataŭe estas pluraj ĉapitroj kun tre detalaj priskriboj de la fizikaj fenomenoj de la planedo kaj la historio de la fikcia scienco de “solaristiko”. Mi tamen trovis ke mankas io por ke mi plene ĝuu la romanon kaj mi preferus pli da rakontado. La teksto vekas multe da scivolemo pri kelkaj aferoj, ekzemple pri la sekretoj de la aliaj sciencistoj kiuj kaŝas ion kaj rifuzas malfermi pordojn por montri. …

avatar for luka@bookwyrm.social

l’a noté

5 étoiles